Oftaj demandoj kaj respondoj

En la Kolekto por Planlingvoj validas jenaj horoj de deĵoro

Via bileto por la legsalono validas nur en la legsalono de la Kolekto por Planlingvoj. Por viziti la muzeon vi bezonas apartan enirbileton, kiun vi povas aĉeti ĉe la informtablo en la Palais Mollard aŭ komforte en nia reta biletbutiko.

La biblioteka bileto de la Aŭstria Nacia Biblioteko ankaŭ ebligas al vi aliron al la Kolekto por Planlingvoj.

Principe ĉiaj arkivaĵoj estas konsulteblaj. Kelkfoje aŭtor- aŭ personrajtaj restriktoj postulas specialan permeson. Pri tio la bibliotekistoj povas sciigi vin.

Ni petas vian komprenemon, ke arkivaĵoj estas legeblaj nur en la legsalono de la Kolekto por Planlingvoj. Libroj estas pruntepreneblaj, se la uzanto havas specialan rajtigilon.

Se vi deziras skanaĵojn de arkivaĵoj aŭ libroj, vi povas mendi ilin ĉe la bibliotekistoj en la legsalono aŭ per retmesaĝo al esperanto[at]onb.ac.at (kondiĉoj). Ĉe katalogitaj dokumentoj vi povas mendi skanaĵojn rekte en la koncernanta katalogero.

Oni ne rajtas skani arkivaĵojn en la legsalono. Fotografado de elektitaj dokumentoj estas nur permesata sen fulmo kaj post permeso de bibliotekisto en la Kolekto por Planlingvoj.

Bonvolu sendi vian skriban petskribon pri prunteprenado almenaŭ ses monatoj antaŭ la komenco de la ekspozicio al la Kolekto por Planlingvoj, perpoŝte aŭ retmesaĝe al esperanto[at]onb.ac.at. Pri la kondiĉoj kaj kostoj bonvolu legi la kontrakton por prunteprenado.

Por pliaj informoj pri la havaĵoj kaj serĉebloj vi povas sendi retmesaĝon al esperanto[at]onb.ac.at aŭ rekte al bibliotekisto en la Kolekto por Planlingvoj. Dum via vizito en la legsalono bibliotekistoj volonte helpas vin.

Follow Chat
JavaScript deaktiviert oder Chat nicht verfügbar.